Sign in

Mikaelo Kastro

@mikaelokastro.bsky.social
162 followers 172 following 176 posts

«Fakto solida kiel ŝtono!» Mi afiŝas ĉefe en Esperanto. ♾Li, He/him, Él 💚📁 esperaĵo.net/verkistoj/mikaelo-kast… 🎙️🎞️ youtube.com/@mikaelokastro?feature=…

PostsRepliesMedia
Reposted by Mikaelo Kastro
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 30/06/2026
🌊Okaze de la premiero de la filmo «The Odyssey» de Christopher Nolan, la 17-an de julio en nia retejo aperos la bildrakonta adaptaĵo «Odiseado». Scenaro de Christophe Lemoine, desegnaĵoj de Miguel Lalor Imbiriba.
Malneto de la traduko:

Uliso: «Ni enŝipiĝu nun, kiel eble plej rapide! Ne forgesu, ciklopo, la nomon de tiu, kiu superruzis vin kaj enpuŝis vin en eternan mallumon! Mi estas Uliso, reĝo de Itako kaj detruinto de Trojo!»

Polifemo: «Sciu, mortemulo, ke mi estas filo de la dio Pozidono!»
164
Reposted by Mikaelo Kastro
NONE ⁂ 🇻🇪 @none.tkz.one.ap.brid.gy · 30/06/2026
Remember: Buy Indie, Pirate Triple A.
124
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 25/06/2026
Hodiaŭ mi eksciis, ke «daffy» estas iom eksmoda vorto por «frenez(et)a» en la angla, kaj tial Daffy Duck havas tiun nomon. En la hispana li nomiĝas Lucas (Luko), verŝajne el Centramerika parolturno «estar lucas» (≈estar loco, esti freneza).
static.klipy.com
Daffy Duck in Miami Dolphins Hat
ALT: Daffy Duck in Miami Dolphins Hat
030
Reposted by Mikaelo Kastro
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 15/06/2026
Finiĝis la refasonado de la 1976-a mangao «Najtingalo sub la noktomeza suno», unue publikigita inter septembro 2023 kaj aprilo 2024. xn--esperao-tgb.net/mangaoj/najt... 📥Krom legeblaj, la 11 ĉapitroj estas nun elŝuteblaj. Ankaŭ eblas elŝuti 220-paĝan bitlibron enhavantan ĉiujn ĉapitrojn.
Esperanta kovrilo de «Najtingalo sub la noktomeza suno» (白夜のナイチンゲール)En la retpaĝo oni trovos ĉi tiun sciigon, kiu permesas la elŝuton de la 220-paĝa bitlibro.
132
Reposted by Mikaelo Kastro
Vanege @vanege.bsky.social · 13/06/2026
"Esperantomaksado estas bona por la Esperanto-sano. Oni plifortigas la kreemon de Esperantistoj. Oni ligas la Esperantaĵojn kun la Esperantistoj." medium.com/@vanege/la-b...
medium.com
La bonaj efikoj de Esperantomaksado (angle Esperantomaxxing)
Kio estas maksado?
052
Reposted by Mikaelo Kastro
Pepa 🌚 @almanefelibata.bsky.social · 03/06/2026
'Córdoba' 🎨 1965 Carlos Nadal 👨🏻‍🎨
112220
Reposted by Mikaelo Kastro
Ameskoa @ameskoa.bsky.social · 30/05/2026
🎨 Louis Aston Knight #Art #Pintura
632253
Reposted by Mikaelo Kastro
Daniel Pérez Castrillón @mangrii.bsky.social · 26/05/2026
¡Feliz Día Mundial de Drácula!🧛‍♂️
410319
Reposted by Mikaelo Kastro
Aynoa @lectorabrujula.bsky.social · 26/05/2026
Yo leo cualquier historia que tenga la palabra «vampiro» en la sinopsis y la culpa es de este libro, mi primera lectura vampírica.
Foto del libro El pequeño vampiro, de Angela Sommer-Bodenburg.
811416
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 21/05/2026
Miaj kapaŭskultiloj difektiĝis, kaj nun mi povas aŭdi nur la fonan muzikon kaj la kaŝitajn harmoniojn anstataŭ la ĉefajn voĉojn en filmoj, kantoj ktp😎jen la dua fojo, ke tio okazas (mi jam aĉetis novajn kapaŭskultilojn) (mi konservos la malnovajn okaze ke mi volas ekscii la harmoniojn de iu kanto)
020
Reposted by Mikaelo Kastro
JoséP @josep-1.bsky.social · 14/04/2026
No vull deixar passar la data sense dedicar un record a les classes populars que van rebre la república com una oportunitat d'alliberar-se de l'opressió i humiliació de segles. La van defensar, van morir, patir presó, exili, humiliació... Com ara a altres parts del món. VIVA LA REPÚBLICA, PAPA!!
053
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 09/04/2026
Mi hazarde renkontis apon kun Esperanta nomo
Ekrankopio el Google Store: «Tonestro - Lecionoj pri muziko»
030
Reposted by Mikaelo Kastro
Vanege @vanege.bsky.social · 12/03/2026
Mi bezonas pli da junula (<40) enhavo en Esperanto 😥
141
Reposted by Mikaelo Kastro
CloudyThoughts @cloudythoughts06.bsky.social · 10/03/2026
ĉiam penu trovi ĝojon en la vivo kie ajn eblas
011
Reposted by Mikaelo Kastro
Laís Lyra mãe de Axel O'Lottl @laisartworks.bsky.social · 09/03/2026
Mi refaris mian version de la kanto "Poison" de Hazbin Hotel :) Spektu ĝin! www.youtube.com/watch?v=9p3Z... #esperanto #hazbinhotel
youtube.com
Venen' (Poison) - Hazbin Hotel Esperanto cover
YouTube video by La Aksolotlo
0124
Reposted by Mikaelo Kastro
n-ro 81036 @hatosubrau.bsky.social · 28/02/2026
Mi estas tre deprimita. Ne estas ĉar la sezono de ŝimo kaj putrado alvenis. Ĉar mi vidis en la novaĵoj, ke milito rekomenciĝis.
241
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 18/02/2026
Mi ĵus eksciis, ke la nomo de Robin Hood estas tre fojfoje «Kapuĉa Robĉjo» en Esperanto. Mi ne scias kial, sed «Robeno/Robĉjo de l' arbaro» aŭ «Arbara Robeno/Robĉjo» (kiel oni nomas lin france kaj greke) havas pli grandiozan aŭron.
media.tenor.com
a man wearing a green hat and holding a sword is looking to the side .
Alt: Movbildo de Cary Elwes en «Robin Hood: Men in Tights» (1993)
260
Reposted by Mikaelo Kastro
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 08/02/2026
NOVAĴO! «La vojo al Eldorado» La senvoĉa sontrako estas preta, la traduko estis reviziita... Kaj komenciĝis la registrado! •Mikaelo: Sejden Dub •Tulio: Mikaelo Kastro •Ĉel: Frances Calceta •Kortes': Santiago Cerveró •Estro Tanabok': Eriko Demaro Kaj aliaj. 👀Estontece aperos antaŭfilmo.
Afiŝo de «La vojo al Eldorado». La du ĉefroluloj rajdas ĉevalon, la ora urbo Eldorado troviĝas malantaŭ ili.
1104
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 29/01/2026
Ĉi-vespere mi faros komparan legadon de tri Esperantaj tradukoj (tiuj de Gerald Jervis, Darold Booton kaj Hoss Firooznia) de la ŝerloka «La makulita bendo» :)) mi probable amuziĝos
030
Reposted by Mikaelo Kastro
AtoMopo | 莫破 @atomopo.bsky.social · 15/12/2025
Feliĉan naskiĝtagon! Doktoro Esperanto! “Sur neŭtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian, la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos, ĝis la bela sonĝo de l' homaro por eterna ben' efektiviĝos.”
033
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 19/11/2025
Ŝajne, la markemblemo (aŭ «logotipo») de Bluesky ŝanĝiĝis al nova, pli tridimensia versio. Tio konfirmas la kreskantan modon rilatan al la reapero de tridimensiaĵoj en la tutmonda grafika fasonado.
Nova logotipo. La papilio nun estas reliefa, kaj ĝi havas ombron. Malaperis la fona kolortransiro de malhela bluo al hela bluo.Malnova markemblemo de BluĈielo. La blanka papilio estas sur kolortransiro malhela-hela bluo.
230
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 14/11/2025
Hieraŭ mi faris nudelojn kun oksovosta supo kaj kokidaĵo😋
Telero da malhela oranĝkolora supo, kun tre longaj nudeloj. Sur la nudeloj estas tri kruraĵoj de kokido.
050
Reposted by Mikaelo Kastro
eriketo.bsky.social @eriketo.bsky.social · 11/11/2025
Venontan mardon (18-an de novembro) ni renkontiĝos rete, kaj Thomas Preece prelegos pri La "Unuaj" en Esperanto-Muziko. Ne maltrafu la renkontiĝon! Detaloj: eventaservo.org/e/esperantom... #esperanto #EsperantoMuziko
022
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 10/11/2025
Spektu ĉi tiun filmeton de mia amiko, se vi bonvolas, kaj alklaku la ŝatbutonon! :)) 🎙️Mi estas la voĉaktoro de la knabeto, kiu poste fariĝas plenkreskulo. youtu.be/ZZtDxUGcmCc?...
youtu.be
Pardono - Filmo por La Usona Bona Film-Festivalo
YouTube video by EsperantoUSA
040
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 01/11/2025
La 1-an de novembro (aŭ je sufiĉe proksima dato) en Hispanio oni kutime prezentas la 1844-an dupartan teatraĵon «Don Juan Tenorio» de José Zorrilla, kiu baziĝas sur la delonge ekzistanta arketipo «Don Juan», pri kiu pli frue skribis Molière (1665) aŭ Tirso de Molina (1630).
Malnovstila bildo en kiu viro orkolore vestita (Don Juan) sin klinas apud sidanta novicino (Inés). Apud li, la titolo de la teatraĵo.
163
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 26/10/2025
Nu, mia panjo faris multe da pruna marmelado, do jen patkuko el aveno kaj banano, ŝmirita per marmelado (mi kuiris du pliajn patkukojn, sed mi jam manĝis ilin kiam mi decidis fari foton)
Ronda helflava patkuko sur telero, ŝmirita per malhelruĝa/purpura marmelado el prunoj
150
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 21/10/2025
Kaj la malnova PIV kaj la testa versio inkluzivas la vorton «ornamento» nur en la difino de unu vorto: «brodaĵo». «Ornamento» mem ne estas en la vortaro ĉar klare temas pri misskribo de «ornamaĵo» kaŭzita de nacilingva influo. En Tekstaro: nur 1 malnova trafo. @uloj de PIV, ne preteratentu tion!
El malnova PIV. Kapvorto: brodaĵo. Difino: broditaj ornamentoj.El nova PIV (testa versio). Kapvorto: brodaĵo. Difino: broditaj ornamentoj.
010
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 11/10/2025
«Video». Nova PIV /// PIV 2020
Nova difino de "video"
1 elektronika registraĵo de moviĝantaj bildoj:
Varsovia Vento produktas ankaŭ muzikajn videojn Ko
la ĉefpreleganto [...] prezentis videon OE
multaj redaktejoj petas [...] kontribui al la retejo per sonoj, videoj aŭ ekskluzivaj informoj MD
2 disko, bendo (aŭ simile), sur kiu video estas registrita:
la murojn [...] tegas bretaroj kun libroj kaj videoj ATi
➞ videbendo, videdisko, videoregistrilo.
videa rilata al video:
la elsendflua teknologio estas formo de tuja transdono de sonaj kaj videaj datumoj tra la Interreto Ko
mi ĵus finspektis vian videan serion pri Esperanto Ko
videaĵo io registrita kiel video.Malnova difino de video: ☇ Elektronika procedo de registrado, transdono aŭ reproduktado de bildoj k eventuale sonoj: videoamplifilo, videobendo, videodisko, videoregistrilo. ➞ magnetoskopo.
videaĵo. Io, farita per video.
160
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 30/09/2025
Feliĉan tagon de tradukistoj🥳
031
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 25/09/2025
Plena rubsako. Katoj pretas batali ĉiun vesperon.
030
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 22/09/2025
Nu, mi ja ne volis esti hibrido.* Se vi eklegis ĉi tion ĉar vi pensas, ke vi povus esti hibrido, jen mia konsilo: tuj fermu la libron. Kredu tiun mensogon pri via naskiĝo, kiun via patrino aŭ via patro diris al vi, kaj provu vivi kiel ordinara ulo.
Look, I didn’t want to be a half-blood.
If you’re reading this because you think you might be one, my advice is:
close this book right now. Believe whatever lie your mom or dad told you
about your birth, and try to lead a normal life.
Being a half-blood is dangerous. It’s scary. Most of the time, it gets you
killed in painful, nasty ways.
If you’re a normal kid, reading this because you think it’s fiction, great.
Read on. I envy you for being able to believe that none of this ever happened.
But if you recognize yourself in these pages—if you feel something
stirring inside—stop reading immediately. You might be one of us. And once you know that, it’s only a matter of time before they sense it too, and they’ll come for you.
Don’t say I didn’t warn you.
121
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 02/09/2025
Rigardinte la subrediton de Tokipono, la Leĝo de Tonjo funkcias ĉe tokiponistoj trioble pli forte ol ĉe esperantistoj, kaj tio JA estas multe.
051
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 01/09/2025
Hodiaŭ mi vizitis la fruktĝardenon de mia familio.
Violkoloraj prunoj en branĉo.Violkoloraj kaj oranĝkoloraj prunoj.Longa branĉo de prunarbo, kies formo similas ponton aŭ ĉielarkon.
241
Reposted by Mikaelo Kastro
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 20/08/2025
📚Ĉi-vendrede publikiĝos «Carland Cross #4: Mistero en Lago Ness. 1-a parto» en nia retejo.
Kovrilo de «Carland Cross #4. Mistero en Lago Ness. Unua parto: La malbenita ekspedicio». La ĉefrolulo Carland Cross estas en unua plano, tenante lanternon. Malantaŭ li estas kaverno, kie staras lia helpisto Andrew White.
032
Reposted by Mikaelo Kastro
Gaius (from Tribunate) @gaius.bsky.social · 08/08/2025
I honestly can’t believe there are still any AI skeptics out there. This tech is obviously revolutionary
Al Overview
Willem Dafoe is not in Rogue One: A Star Wars Story, but he has appeared in other Star Wars films, including The Last Temptation of Christ
(1988).
12475031973
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 27/07/2025
🧵🎬Fakte, mi volas paroli pri «lost media» dum la Tago de #Esperanto, kaj pro tio ke mi ŝatas kinon kaj dublarton... Ĉu vi sciis, ke en 1934 oni faris la unuan esperantlingvan dublaĵon? Temis pri la germana filmo «Morgen beginnt das Leben», tradukita al nia lingvo kiel «Morgaŭ komenciĝos la vivo».
Germana afiŝo de «Morgen beginnt das Leben». La titolo estas ruĝa, skribata majuskle. Viro kaj virino interbrakumas sin. En la fono estas fenestro kun speco de krado simila al tiuj de malliberejoj.
256
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 25/07/2025
Kiel vi dirus «Loch Ness» en Esperanto? Mi serĉis «Loch Ness», «Loĥneso», «Lago Ness», eĉ «Ness-lago» en Tekstaro, sen trafoj. Krom la hispana, la kataluna kaj la portugala, verŝajne ĉiuj aliaj lingvoj uzas la endonimon «Loch Ness». Do «Loĥneso» en Esperanto estus la plej rekomendinda solvo, ĉu ne?
220
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 24/07/2025
Mi legis iomete la vortaron angla-Esperanto de Wells kaj trovis «gale= ventego, ŝtormo». Kaj subite la familinomo de Dorothy Gale el «La mirinda sorĉisto de Oz» ekhavis multe da senco.
070
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 08/07/2025
Vera reĝo🔥
020
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 02/07/2025
Mi faris pataĵon el poreo, terpomaj raspaĵoj kaj karotaj raspaĵoj😋
Speco de "patkuko" en nigra pato, helbruna, konsistanta el kaĉo de tri ingrediencoj (terpomraspaĵoj, karotraspaĵoj, poreo)
020
Reposted by Mikaelo Kastro
Thomas Preece @thomaspreece.net · 30/06/2025
Hodiaŭ mi lanĉas mian novan Esperanto-Muzikan Datumbazon. Temas pri nova dulingva retejo kiu celas listigi ĉiujn eldonojn de Esperanto-muziko. Ĝis nun ĝi enhavas informon pri 578 eldonaĵoj de la jaro 1926 ĝis nun. db.eomusichistory.com #Esperanto #EsperantoMuziko #muziko
db.eomusichistory.com
Esperanto-Muzika Datumbazo / Esperanto Music Database
2125
Reposted by Mikaelo Kastro
Amadeo Sendiulo 🏳️‍🌈🇪🇺🇵🇱 @amadeo-sendiulo.bsky.social · 27/06/2025
www.youtube.com/watch?v=TCgm...
youtube.com
Esperanta GLAT-a retejo: Pronomejo net
YouTube video by Amadeo Sendiulo
021
Reposted by Mikaelo Kastro
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 19/06/2025
📚«Carland Cross #3: Tunelo» publikiĝos la 20-an de junio (ĉi-vendrede). Carland kaj lia helpisto ekesploras la malaperon de multaj masonistoj. Kiel tio povas rilati al la ĥimeraj konstruprojektoj de inĝeniero, kiu forpasis en brulego antaŭ dek jaroj?
Kovrilo de «Carland Cross #3: Tunelo». En ĝi aperas tri viroj (unu blonda, alia nigrahara kaj alia ruĝhara) kurantaj en tunelo, fuĝantaj de granda inundo.
062
Reposted by Mikaelo Kastro
Nicole Filippone, Autistic Advocate & Author @nicolefilippone.bsky.social · 23/05/2025
Undiagnosed autism is everyone thinking you're a complete weirdo Diagnosed autism is telling people you're autistic and everyone being confused because you look "completely normal"
25806131
Reposted by Mikaelo Kastro
Scary Tarkus (and Super Creeps) 🦖 🎃 🇦🇶 @tarkusmaxiboom.bsky.social · 16/05/2025
ESPERA QUE ESTO SE EMITIÓ EN EUROVISIÓN YO PENSABA QUE ERA UN SKETCH CRITICANDOLA
102
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 16/05/2025
Ni sukcesis!🏳️‍🌈🏳️‍⚧️
020
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 09/05/2025
Vendreda nokto Pluvas aŭdeble ekstere Mi varme kuŝas
151
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 06/05/2025
Surprize, la ŝerco ankaŭ funkcias en Esperanto («gruo»)
Bildstrio. Du masonistoj en konstruejo rigardas grandan birdon. Unu diras al la alia: «Not the crane I asked for», kiu povas esti tradukata pli-malpli kiel «Ĉi tio ne estas la gruo, kiun mi petis».
140
Mikaelo Kastro @mikaelokastro.bsky.social · 03/05/2025
Mi ĵus malkovris hispanan grupon, kiu lanĉis sian unuan kanton en Esperanto. Se vi estas punkemulo kiel mi, donu al ĝi ŝancon www.youtube.com/watch?v=sbrk...
youtube.com
ENATIZO Hej, luno (esperanto)
YouTube video by ENATIZO
074
Reposted by Mikaelo Kastro
zmila21.bsky.social @zmila21.bsky.social · 01/05/2025
1106