Sign in

Esperaĵo

@xn--esperao-tgb.net
125 followers 82 following 36 posts

Senprofita reta eldonejo kaj studio, aktiva ekde 2021. esperaĵo.net

PostsRepliesMedia
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 30/06/2026
🌊Okaze de la premiero de la filmo «The Odyssey» de Christopher Nolan, la 17-an de julio en nia retejo aperos la bildrakonta adaptaĵo «Odiseado». Scenaro de Christophe Lemoine, desegnaĵoj de Miguel Lalor Imbiriba.
Malneto de la traduko:

Uliso: «Ni enŝipiĝu nun, kiel eble plej rapide! Ne forgesu, ciklopo, la nomon de tiu, kiu superruzis vin kaj enpuŝis vin en eternan mallumon! Mi estas Uliso, reĝo de Itako kaj detruinto de Trojo!»

Polifemo: «Sciu, mortemulo, ke mi estas filo de la dio Pozidono!»
164
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 15/06/2026
Finiĝis la refasonado de la 1976-a mangao «Najtingalo sub la noktomeza suno», unue publikigita inter septembro 2023 kaj aprilo 2024. xn--esperao-tgb.net/mangaoj/najt... 📥Krom legeblaj, la 11 ĉapitroj estas nun elŝuteblaj. Ankaŭ eblas elŝuti 220-paĝan bitlibron enhavantan ĉiujn ĉapitrojn.
Esperanta kovrilo de «Najtingalo sub la noktomeza suno» (白夜のナイチンゲール)En la retpaĝo oni trovos ĉi tiun sciigon, kiu permesas la elŝuton de la 220-paĝa bitlibro.
132
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 09/02/2026
Krom la novaĵo pri «La vojo al Eldorado», ni anoncas, ke ĉiuj sep libroj konsistigantaj la komiksan serion «Carland Cross» jam estas rete legeblaj kaj elŝuteblaj. Kelkajn tagojn antaŭe publikiĝis la lasta bildrakonto «Carland Cross #7: La pendumitoj de Manhatano».
Afiŝo, kiu montras la kovrilojn de la sep libroj de la komiksa serio «Carland Cross»: «La golemo», «La dosiero de Carnarvon», «Tunelo», «Mistero en Lago Ness 1», «Mistero en Lago Ness 2», «La vampiro de kvartalo Shadwell» kaj «La pendumitoj de Manhatano».
151
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 08/02/2026
NOVAĴO! «La vojo al Eldorado» La senvoĉa sontrako estas preta, la traduko estis reviziita... Kaj komenciĝis la registrado! •Mikaelo: Sejden Dub •Tulio: Mikaelo Kastro •Ĉel: Frances Calceta •Kortes': Santiago Cerveró •Estro Tanabok': Eriko Demaro Kaj aliaj. 👀Estontece aperos antaŭfilmo.
Afiŝo de «La vojo al Eldorado». La du ĉefroluloj rajdas ĉevalon, la ora urbo Eldorado troviĝas malantaŭ ili.
1104
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 26/12/2025
📚«Carland Cross #6: La vampiro de kvartalo Shadwell» ĵus publikiĝis! En ĉi tiu vintra aventuro, Carland kaj Andy iros en malriĉulan kvartalon, kie paro da monaĥinoj malaperigas katojn kaj senhejmulojn. xn--esperao-tgb.net/bitlibroj/ca...
Kovrilo de «Carland Cross #6: La vampiro de kvartalo Shadwell». Unu sola monaĥino staras en ĉambro plena de orkoloraj kandelingoj. Ŝia vizaĝo estas nevidebla. Malantaŭ ŝi estas granda fenestro al Londona kvartalo.
143
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 04/12/2025
📚«Carland Cross #5: Mistero en Lago Ness. 2-a parto» estas legebla kaj elŝutebla de antaŭ kelkaj tagoj. Carland kaj Andy troviĝas en kaverno, el kiu ili ne kapablas eliri. Dume, la malica plano de Murdock progresas danke al mistera maŝino. xn--esperao-tgb.net/bitlibroj/ca...
Kovrilo de «Carland Cross #5: Mistero en Lago Ness (2-a parto. La tombejo sub la lago)». La ĉefroluloj Carland kaj Andy navigas per drakŝipo. Ili estas en kaverno, prilumata de torĉo, kiun Carland tenas. Apud ili flugas korvo.
001
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 16/11/2025
🗳️La voĉdonado finiĝis! Post la dekalkulo de nevalidaj voĉdonoj, oni povas diri ke 109 homoj —aŭ kontoj— partoprenis. Venkis «Grimm Meisaku Gekijou», «Over the Garden Wall» kaj «Astérix et Obélix, le Combat des chefs». Tri serioj, ĉiu el malsama lando (Japanio, Usono, Francio).
Rezultoj de la voĉdonado: Grimm Meisaku Gekijou (61 voĉdonoj), Kaoru Hana wa Rin to Saku (40 voĉdonoj), Over the Garden Wall (54 voĉdonoj), Winx Club: The Magic is Back (27 voĉdonoj), Superman: The Fleischer shorts (29 voĉdonoj), Onyx Equinox (10 voĉdonoj), DNA² (20 voĉdonoj), Astérix et Obélix: le Combat des chefs (50 voĉdonoj)
151
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 31/10/2025
🎃Feliĉan Halovenon! «La alia flanko» (The Other Side) estas noveleto de Eric Stenbock nun legebla en Esperanto. Post «La vampiro» en oktobro 2024, ni nun publikigas unu plian Halovenecan rakonton. La kovrilo jam malkaŝas la intrigon iomete, ĉu ne? xn--esperao-tgb.net/bitlibroj/la...
Kovrilo de «La alia flanko». Sur silueto de blanka lupo estas ruĝaj 'halovenecaj' literoj (la titolo). La nomo de la verkinto estas en nigraj literoj. La fono estas malhelblua steloplena nokto.
1123
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 20/08/2025
📚Ĉi-vendrede publikiĝos «Carland Cross #4: Mistero en Lago Ness. 1-a parto» en nia retejo.
Kovrilo de «Carland Cross #4. Mistero en Lago Ness. Unua parto: La malbenita ekspedicio». La ĉefrolulo Carland Cross estas en unua plano, tenante lanternon. Malantaŭ li estas kaverno, kie staras lia helpisto Andrew White.
032
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 19/06/2025
📚«Carland Cross #3: Tunelo» publikiĝos la 20-an de junio (ĉi-vendrede). Carland kaj lia helpisto ekesploras la malaperon de multaj masonistoj. Kiel tio povas rilati al la ĥimeraj konstruprojektoj de inĝeniero, kiu forpasis en brulego antaŭ dek jaroj?
Kovrilo de «Carland Cross #3: Tunelo». En ĝi aperas tri viroj (unu blonda, alia nigrahara kaj alia ruĝhara) kurantaj en tunelo, fuĝantaj de granda inundo.
062
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 30/04/2025
🎬Antaŭ monatoj ni komencis projekton restaŭri/serioze eldoni du filmojn, kiuj estis dublitaj en Esperanton inter 1987 kaj 1988. La pasintan vendredon finfine aperis «Mefisto», kun 1080p-a bildkvalito kaj subtekstoj transskribantaj la Esperantan dialogon, faritaj de ni.
xn--esperao-tgb.net
Mefisto – Esperaĵo
173
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 11/04/2025
🏺Publikiĝis «Carland Cross #2: La dosiero de Carnarvon», la dua volumo de la komiksoserio. Carland kaj lia helpisto Andy esploras misteran ripozdomon, kiu estas ligita al sekto rekreanta la antikvajn egiptajn ritojn de enbalzamigo. Sed kio estas la celo de tio, kaj kial la sektanoj parolas germane?
xn--esperao-tgb.net
Carland Cross #2: La dosiero de Carnarvon
3105
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 08/04/2025
Aldonaĵoj al nia katalogo en Aprilo! 🏺«Carland Cross #2: La dosiero de Carnarvon». Dua volumo de la komiksoserio. [Ĝi publikiĝos la 11-an de aprilo] 🎭«Mefisto». 1981-a longfilmo dublita en EO, kun subtekstoj kongruaj kun la parolado, prezentita en 1080p. [Ĝi publikiĝos la 25-an de aprilo]
Kovrilo de «Carland Cross #2: La dosiero de Carnarvon». En ĝi videblas blanka viro kun nigra hararo kaj pistolo en la dekstra mano. Li surhavas brunan palton kaj estas ĉirkaŭita de multaj egiptaj antikvaĵoj (statuoj, pentraĵoj)Kovrilo de «Mefisto». En ĝi videblas viro kun vizaĝo blanke ŝminkita, surhavanta nigrajn vestojn kaj malhelruĝan mantelon. Malantaŭ li, grandega ruĝa flago kun svastiko (t.e. nazia flago).
173
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 15/02/2025
▶️Antaŭfilmo de la tria volumo (epizodoj 9-13) de «Skubi-Du! Kompanio Mistero». La epizodoj jam spekteblas kaj elŝuteblas ĉe nia retejo. youtu.be/HiGF3Rwr4IQ?...
youtu.be
Skubi-Du! Kompanio Mistero | Epizodoj 9-13 | Antaŭfilmo (Esperanto)
YouTube video by Esperaĵo
184
Reposted by Esperaĵo
Esperanto-Asocio de Britio @esperanto.org.uk · 03/02/2025
Ni bedaŭras ekscii pri la morto de nia membro, kaj unu el la grandaj esperantistoj de la lasta duonjarcento, Renato Corsetti. Ni funebras kaj kondolencas. esperanto.org.uk/news/charity...
Foto de preleganta Renato Corsetti de 2016.
1197
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 29/12/2024
📚«Carland Cross #1: La golemo» jam estas legebla kaj elŝutebla ĉe xn--esperao-tgb.net/bitlibroj/ca... Nebulplenaj stratoj, aŭtaj persekutoj, malhelaj kriptoj kaj vivantaj statuoj... Bona maniero fini la jaron, ĉu ne?
«Carland Cross», unua volumo legebla kaj elŝutebla ĉe esperaĵo.net
083
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 25/12/2024
🎄Feliĉan Kristnaskon al ĉiuj festantaj!✨ Paĉjo Kristnasko alportis novan aspekton al ni! Nia retejo refasoniĝis (kun malhela etoso) por disradii pli seriozan/modernan aspekton, kiu similas tiun de aliaj famaj elsendfluejoj, ĉar tion celas ni: esti alirebla fluo de libroj, filmoj, komiksoj ktp.
Antaŭa aspekto de la retejo. «Via Nomo», sekcio «Filmoj».Nova aspekto de la retejo. «Via Nomo», sekcio «Filmoj».Antaŭa aspekto de la retejo. «Mirai, la estonteco de futbalo», sekcio «Mangaoj».Nova aspekto de la retejo. «Mirai, la estonteco de futbalo», sekcio «Mangaoj».
192
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 16/12/2024
Hieraŭ estis la tago de Esperanta libro, hodiaŭ ni anoncas unu plian aldonon al nia retlibraro: «Carland Cross»! Franca komiksoserio enhavanta 7 volumojn. La unua («La golemo», 45 paĝoj) baldaŭ publikiĝos komplete, antaŭ la jarfino. Jen la unuaj kvar paĝoj:
173
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 08/12/2024
🎉Ekzakte antaŭ unu jaro publikiĝis «Via Nomo», la esperantlingva versio de la animea filmo «Kimi no Na wa/Your Name», kiu kunigis la fortojn de dudeko da homoj. Feliĉan datrevenon al ĝi! Ĝi elŝuteblas kaj spekteblas ĉe xn--esperao-tgb.net/filmoj/via-n...
Esperanta afiŝo de la filmo.
32410
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 01/12/2024
Saluton, BluĈielo! Jen la oficiala konto de esperaĵo.net. Se vi ne konas nin, Esperaĵo estas senprofita retejo, kiu publikigas kaj legaĵojn kaj aŭdvidaĵojn. Pro teknikaj problemoj ni ankoraŭ ne havas la konfirmitan tenilon/heliknomon, sed espereble ni havos ĝin baldaŭ.
1177