Sign in

Vanege

@vanege.bsky.social
73 followers 30 following 100 posts

Saluton! Mi kreas aferojn en #Esperanto kaj #Globasa. Mi volas popularigi la uzadon de helplingvoj ĉar ili helpas homojn esprimi sin. www.youtube.com/@VanegeEsperanto

PostsRepliesMedia
Vanege @vanege.bsky.social · 20/09/2026
Komentejo sub artikolo #esperanto #memeo
030
Vanege @vanege.bsky.social · 12/09/2026
La monda haveno-tago en Roterdamo kun NEJ (la junulara #Esperanto -asocio de Nederlando) www.youtube.com/watch?v=MvbC...
youtube.com
La monda haveno-tago ⛵️ de Roterdamo kun NEJ | Esperanto-renkontiĝo
YouTube video by Vanege en Esperanto
020
Vanege @vanege.bsky.social · 06/09/2026
nova dentopasto estas disponebla 🪥 #esperanto #memeo
081
Vanege @vanege.bsky.social · 29/08/2026
ŭaŭa #esperanto #memeo
031
Vanege @vanege.bsky.social · 23/08/2026
vanege.medium.com/the-most-use...
vanege.medium.com
The most useful words and sentences to survive your first Esperanto-event.
Komencanto and afraid of having a conversation in Esperanto? Don’t worry, these sentences get you covered in most situations.
050
Vanege @vanege.bsky.social · 23/08/2026
Kiam eksterteranoj vidas ke ni ankoraŭ uzas la Anglan #esperanto #memeo
Teksto: "Kiam eksterteranoj vidas ke Esperanto ekzistas sed homoj ankoraŭ preferas komuniki internacie per la angla lingvo"

Eksterterano: "Tio estas la plej getoa afero kiun mi vidis en mia vivo."
000
Vanege @vanege.bsky.social · 15/08/2026
Se la vorto "AI" estas en la titolo #esperanto #memeo
Se la vorto "AI" estas en la titolo
Multege da spektoj
Mesaĝo "Ĉiuj malŝatis tion."
032
Vanege @vanege.bsky.social · 15/08/2026
Mi ne ŝatas AI-bildojn sed afero kiu estas eĉ pli danĝera por Esperantujo estas la normaligo de malafableco kaj malrespekto. Homoj interagas Twitter-ece kvazaŭ estas normale insulti homojn pro ajna ago aŭ vidpunkto, sen ajna provo estas komprenema aŭ kompreniga.
140
Vanege @vanege.bsky.social · 08/08/2026
ulo memeafiŝis #esperanto #memeo
ulo 1 kaj ulo 2 interparolas
ulo 1: do ja mi iris viziti amikon...
ulo 2: ulo amikvizitiris
ulo 1 rigardas ulon 2 strange, ulo 1 pensas ke ulo 2 estas strangulo
020
Reposted by Vanege
Thomas Preece @thomaspreece.net · 02/08/2026
Antaŭ 100 jaroj hodiaŭ aperis la unuaj diskoj de Esperanto-muziko! Legu pli ĉe mia blogo: eomuziko.com/eo/posts/100... 100 years ago today, the first ever Esperanto music records were released! Read more on my blog: eomuziko.com/en/posts/100... #Esperanto #EsperantoMuziko #MusicHistory
eomuziko.com
100 Jaroj de Esperanto-Muziko
Hodiaŭ, la 2-a de aŭgusto 2026, estas ekzakte cent jaroj post la eldono de la plej fruaj muzikaj diskoj en Esperanto: kompleto de du ŝelakaj 78t/m gramofondiskoj, el kiu unu enhavas du versiojn de La ...
187
Vanege @vanege.bsky.social · 01/08/2026
"Esperanto havas nur 16 regulojn" *malfermas gramatik-libron* 696 paĝoj #esperanto #memeo
0196
Vanege @vanege.bsky.social · 08/07/2026
Filmeto pri nudbrankuloj, belaj multkoloraj marbestoj: www.youtube.com/shorts/K3tj7... #esperanto
youtube.com
Nudbrankulaj faktoj en Esperanto
YouTube video by Lovi Pilowu
010
Vanege @vanege.bsky.social · 28/06/2026
Se vi konas (bonan) artikolon aŭ filmeton pri pliaktivigi lokan Esperanto-grupon, tio interesas min.
000
Vanege @vanege.bsky.social · 28/06/2026
Honeste, se vi estas Esperantisto kaj ne scias kio estas ILEI, tio estas iom bedaŭrinda. Eble ĝi estas la plej grava asocio por UEA kaj TEJO. uea.facila.org/artikoloj/mo...
uea.facila.org
ILEI: instruistoj, edukado kaj Esperanto
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj estas la ĉefa asocio por Esperanto-instruistoj. Ĝi celas al Esperanto-parolantaj instruistoj ĝenerale, al tiuj kiuj laboras por edukado per Esperanto, sed ...
131
Vanege @vanege.bsky.social · 27/06/2026
Lastsemajnfine mi iris al la fiermarŝo de Deventer kun Esperantistoj. Ni ankaŭ iris al restoracio kaj teatraĵo. #esperanto www.youtube.com/watch?v=SCE6...
youtube.com
La fiermarŝo de Deventer 🏳️‍🌈 (kaj restoracio kaj teatraĵo) | Esperanto-renkontiĝo
YouTube video by Vanege en Esperanto
031
Vanege @vanege.bsky.social · 25/06/2026
Mi kreis ilon por facile kontroli ĉu teksto en #Esperanto uzas nur la vortojn/radikojn de la kurso de Duolingo kaj/aŭ de la vortlisto de uea.facila: codepen.io/VanegeEspera...
codepen.io
Ilo por kontroli facilecon de radikoj en teksto en Esperanto
...
292
Reposted by Vanege
Ho Esperanto! @ho-esperanto.bsky.social · 24/06/2026
Oni povas forigi ĝin. En la apo: menuo -> # fluoj -> discover -> ... Deplingi fluon
031
Vanege @vanege.bsky.social · 23/06/2026
Mia "hejmo" en Bluesky. Ĉu mi sekvas tiujn kontojn? Ne. Ĉu mi interesiĝas pri tiu temo? Ne. Ĉu mi ŝatas legi tian mesaĝon? Ne. Kiel oni forigas tion? Mi ankoraŭ ne sukcesis igi Bluesky ĝuebla por mi.
210
Vanege @vanege.bsky.social · 19/06/2026
Laŭ mi, la listo de Esperanto-radikoj instruataj de Duolingo estas sufiĉa por paroli flue (je baza nivelo). Estas sufiĉe da vortoj por revortumi mankantajn vortojn. La listo troviĝas ĉi tie: github.com/Vanege/esper...
github.com
GitHub - Vanege/esperanto-duolingo-course-word-morpheme-list: List of words (lexemes) and morphemes (roots, radicals, affixes, endings...) from the Duolingo course to teach Esperanto from English. Dat...
List of words (lexemes) and morphemes (roots, radicals, affixes, endings...) from the Duolingo course to teach Esperanto from English. Data based on https://duome.eu/vocabulary/en/eo taken on 2026-...
171
Vanege @vanege.bsky.social · 14/06/2026
Jen videa raporto de la festivalo pri vegana manĝo en Nederlando kiun mi vizitis kun Esperantistoj: www.youtube.com/watch?v=IA44...
youtube.com
La festivalo pri vegana manĝo de Apeldoorn | Nederlanda Esperanto-Junularo | Planty of Food Festival
YouTube video by Vanege en Esperanto
001
Vanege @vanege.bsky.social · 13/06/2026
Uloj, ĉu vi vere tajpas la vorton "Esperanto" en la serĉilo? Post 12 jaroj de Esperantumado, mi ne plu havas energion por legi la antaŭjuĝojn kiuj ĉiam revenas fare de hazarduloj kiuj havas neniun ideon pri kio ili parolas.
241
Vanege @vanege.bsky.social · 13/06/2026
"Esperantomaksado estas bona por la Esperanto-sano. Oni plifortigas la kreemon de Esperantistoj. Oni ligas la Esperantaĵojn kun la Esperantistoj." medium.com/@vanege/la-b...
medium.com
La bonaj efikoj de Esperantomaksado (angle Esperantomaxxing)
Kio estas maksado?
052
Vanege @vanege.bsky.social · 03/06/2026
Bona Esperanto-kanto. Se estus JRPG en Esperanto, ĝi aŭdatus dum la opera sceno. www.youtube.com/watch?v=3fwk...
youtube.com
Folifala elegio - Amira Chun
YouTube video by Ekstremoj
010
Vanege @vanege.bsky.social · 03/06/2026
Mi legis bluan libreton kun nomo "Ŝercoj" eldonita en 1992. Enestas 100 ŝercoj. Granda parto estas seksismaj (kun antaŭjuĝoj pri edzinoj kaj aliaj). Mi tamen trovis 6 amuzajn ŝercojn el la 100. Jen 3 citaĵoj:
331
Vanege @vanege.bsky.social · 29/05/2026
En Esperanto oni ofte nomas "@" heliko 🐌 . Ĉu tio estas Esperanta elpensaĵo? De kiu lingvo ĝi venus?
110
Vanege @vanege.bsky.social · 27/05/2026
Amuza parto. Mi pensas simile de la firmaoj kiuj ne volis dungi min. Se firmao ne volas dungi min, ĝi ne kapablas taksi valoron, do ĝi ne meritas min. #AcidajVinberoj #KreduMinSinjorino
010
Vanege @vanege.bsky.social · 27/05/2026
#KreduMinSinjorino plenas je tia amuza rakonteto. Mi tre ŝatas ĝin (mi legis nur 10% de ĝi ĝis nun). Jen la parto kie la titolo unue aperas.
130
Vanege @vanege.bsky.social · 27/05/2026
#KreduMinSinjorino malsukcesis je la defio "Ne mencii Esperanton en Esperanto-libro"
020
Vanege @vanege.bsky.social · 25/05/2026
La sinhala estas ඞ
020
Vanege @vanege.bsky.social · 25/05/2026
La plej bela alfabeto laŭ mi (novtifinaĥa). Kio estas via plej ŝatata skribsistemo?
120
Vanege @vanege.bsky.social · 25/05/2026
Vajbo
Do, sume, mi pensis: Ĉu ĉi tiu granda hotelkonstruaĵo estas kaj ĉiam restos mia tuta mondo? Mi dormas ĉi tie, venas rekte de la lito al la laboro, kaj de la laboro al la lito. La sunlumon mi malofte vidas, ĉar eĉ dum mia duhora libero mi estas tiom lace-laca ke mi iras ripozi lite. Ĉu mi naskiĝis por morti en ĉi tiu karcero? Ĉu ĝi estas malpli karcero, ĉar mankas ferstangoj ĉe la fenestroj? Ĉu mia destino estas ŝviti kaj ŝviti senĉese sub la elektra sunsurogato?
020
Vanege @vanege.bsky.social · 25/05/2026
"ĝi estas ne latina sed pliĝuste… latrina" mdr, mi reuzos ĝin eo.wikisource.org/wiki/Pa%C4%9...
010
Vanege @vanege.bsky.social · 24/05/2026
Tio konfuzis min dum momento.
000
Vanege @vanege.bsky.social · 24/05/2026
Mi multefoje aŭdis ke "Kredu min, sinjorino!" estas grava parto de la Esperanto-kulturo. Do estas tempo por mi legi ĝin: eo.wikisource.org/wiki/Kredu_m...
eo.wikisource.org
Kredu min, Sinjorino!/Kompleta teksto - Vikifontaro
020
Vanege @vanege.bsky.social · 18/05/2026
Mi havas novan plej ŝatatan podkaston en Esperanto (Fremdulo): https:// pod.link/1532876115
pod.link
061
Vanege @vanege.bsky.social · 14/05/2026
Por la problemo (laŭ kelkaj) de genra malsimetrio, oni povus uzi tiujn vortojn: patro/patrino -> paĉjo/panjo frato/fratino -> fraĉjo/franjo filo/filino -> fiĉjo/finjo Miaimprese malmultaj kontraŭus tion, ĉar tiuj vortoj estas Esperantaj aŭ ŝajnas Esperantaj, nur ilia signifo iom larĝiĝas.
030
Vanege @vanege.bsky.social · 14/05/2026
Iom ĝenas min ke la vorto "patrino" havas tri silabojn ĉar ĝi estas tre ofta. Do mi decidis uzi nur la vorton "panjo", eĉ en nekaresa senco.
110
Vanege @vanege.bsky.social · 14/05/2026
Mi estas konvinkita ke Esperanto-kursoj devus paroli pri vortoj kiel "ri", "iĉo", "panjo" kaj "matro" ĉar estas multe tro da homoj kiuj faris nur etan kurson kaj ekhavas la falsan kredon ke ne eblas uzi la lingvon genro-neŭtrale aŭ genro-simetrie.
2111
Vanege @vanege.bsky.social · 01/05/2026
Mi havas la impreson ke ne ekzistas Esperanto-fluo en Bluesky kiu: - enhavas nur kontojn kiuj parolas nur en Esperanto - estas ĝisdata pri la nunaj aktivaj kontoj - malenhavas kontojn kiuj ĉefe reklamas Se vi tamen trovas iun, bv diri al mi. Ankaŭ se tia fluo interesas vin.
110
Vanege @vanege.bsky.social · 01/05/2026
Sonas pli inteligente ĉesi krei teknologian problemon (ekzemple: CO2 pro troa industrio) antaŭ ol serĉi teknologian solvon kontraŭ ĝi. Eĉ se oni trovus teknologian solvon (ekzemple: absorbi CO2), ne estas certe ke la solvo estos uzata.
010
Vanege @vanege.bsky.social · 17/04/2026
Se io ne funkcias, mi provas je alia tempo. Vendejo fermiĝas kiam estas malfrue. Eble estus bona ideo se retejoj kaj retaj servoj farus ion similan. Ili funkcius nur kiam homo estas disponebla por helpi. Oni ankaŭ ŝparus multe da elektro.
110
Vanege @vanege.bsky.social · 27/03/2026
Jen video pri la lasta NEJ-tago en Roterdamo. Programo: tabloludoj en la Centra Oficejo, promenado (ni vidas la grandan dildonanon) kaj Decathlon. #esperanto #nederlando #netherlands www.youtube.com/watch?v=FMs1...
youtube.com
Tiu urbo havas grandegan 😳 | Tabloludoj k promenado en Rotterdam | Esperanto-renkontiĝo por junuloj
YouTube video by Vanege en Esperanto
020
Reposted by Vanege
Maĥi bonkorako/jan matasi @mahxi-korako.bsky.social · 14/03/2026
042
Vanege @vanege.bsky.social · 12/03/2026
Ĉu la intereso por Hytale jam tute malaperis?
120
Vanege @vanege.bsky.social · 12/03/2026
Mi bezonas pli da junula (<40) enhavo en Esperanto 😥
141
Reposted by Vanege
Laís Lyra mãe de Axel O'Lottl @laisartworks.bsky.social · 09/03/2026
Mi refaris mian version de la kanto "Poison" de Hazbin Hotel :) Spektu ĝin! www.youtube.com/watch?v=9p3Z... #esperanto #hazbinhotel
youtube.com
Venen' (Poison) - Hazbin Hotel Esperanto cover
YouTube video by La Aksolotlo
0124
Vanege @vanege.bsky.social · 04/03/2026
Ĉu estas ludantoj de Guild Wars 2 ĉi tie?
020
Vanege @vanege.bsky.social · 01/03/2026
Kiun bonan Esperantaĵon vi lastatempe ĝuis?
010
Vanege @vanege.bsky.social · 01/03/2026
Nova videa resumo de NEJ-tago #Esperanto #Netherlands www.youtube.com/watch?v=PLrS...
youtube.com
La karnavalo kaj McDonalds de Best 🎭🇳🇱 | NEJ-tago | Taga junulara Esperanto-renkontiĝo en Nederlando
YouTube video by Vanege en Esperanto
010
Vanege @vanege.bsky.social · 18/02/2026
Aktivismo per igi la etoson toksa kiam aperas AI-bildo en Esperanto-revuo ne estas aktivismo, sed kuraĝigo al neniam krei kaj al forlasi Esperantujon. Nunaj Esperanto-revuoj ofte enhavas AI-bildon. Tio ja estas problemo. La solvo ne estas ĝeni, sed videbligi alternativojn aŭ proproni onian helpon.
150