Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 30/06/2026La traduko de la komikso baziĝis sur la franclingva originalo (publikigita en 2022), tamen la 1935-a esperantigo de la poemo (titolita «Odusseias», de W. J. A. Manders) estis uzita kiel referenco por traduki iujn vortojn. 031 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 30/06/2026🌊Okaze de la premiero de la filmo «The Odyssey» de Christopher Nolan, la 17-an de julio en nia retejo aperos la bildrakonta adaptaĵo «Odiseado». Scenaro de Christophe Lemoine, desegnaĵoj de Miguel Lalor Imbiriba. 164 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 15/06/2026+kaj oni devis akiri novan kopion por fari la refasonadon ekde la komenco. Tiu ĉi republikigo estas la unua paŝo por pli profesie reeldoni kelkajn el niaj mangaoj. La sekva estos la 6-ĉapitra mangao «Mirai, la estonteco de futbalo». 000 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 15/06/2026Oni uzis la japanan originalon kaj la oficialan hispanan tradukon kiel bazojn. La cifereca kopio de la mangao estis aĉetita ĉe la retejo bookwalker.jp. La antaŭa Esperanta eldono uzis senpagan ciferecan kopion el sukima.me, retejo kiu laŭleĝe montris mangaojn en la japana, tamen ĝi ne plu ekzistas+ 100 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 15/06/2026Finiĝis la refasonado de la 1976-a mangao «Najtingalo sub la noktomeza suno», unue publikigita inter septembro 2023 kaj aprilo 2024. xn--esperao-tgb.net/mangaoj/najt... 📥Krom legeblaj, la 11 ĉapitroj estas nun elŝuteblaj. Ankaŭ eblas elŝuti 220-paĝan bitlibron enhavantan ĉiujn ĉapitrojn. 132 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 09/02/2026Ekde nun, ne aperos novaj bildrakontoj ĝis oni refasonos la mangaojn «Najtingalo sub la noktomeza suno» kaj «Maristo Luno». La piktogramo 📥 apud titolo de ĉapitro signifas, ke tiu ĉapitro estas nova refasonita eldono, kaj ke eblas rekte elŝuti ĝin (tio ne estis ebla antaŭe). 021 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 09/02/2026Krom la novaĵo pri «La vojo al Eldorado», ni anoncas, ke ĉiuj sep libroj konsistigantaj la komiksan serion «Carland Cross» jam estas rete legeblaj kaj elŝuteblaj. Kelkajn tagojn antaŭe publikiĝis la lasta bildrakonto «Carland Cross #7: La pendumitoj de Manhatano». 151 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 08/02/2026NOVAĴO! «La vojo al Eldorado» La senvoĉa sontrako estas preta, la traduko estis reviziita... Kaj komenciĝis la registrado! •Mikaelo: Sejden Dub •Tulio: Mikaelo Kastro •Ĉel: Frances Calceta •Kortes': Santiago Cerveró •Estro Tanabok': Eriko Demaro Kaj aliaj. 👀Estontece aperos antaŭfilmo. 1104 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 26/12/2025🔙La 29-an de decembro 2024 publikiĝis la unua volumo el sep («Carland Cross #1: La golemo»). Tiumomente, la prognozo estis, ke oni atingus la sesan aŭ sepan volumon en decembro 2025, do... la celo estis atingita! 002 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 26/12/2025📚«Carland Cross #6: La vampiro de kvartalo Shadwell» ĵus publikiĝis! En ĉi tiu vintra aventuro, Carland kaj Andy iros en malriĉulan kvartalon, kie paro da monaĥinoj malaperigas katojn kaj senhejmulojn. xn--esperao-tgb.net/bitlibroj/ca... 143 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 04/12/2025📚«Carland Cross #5: Mistero en Lago Ness. 2-a parto» estas legebla kaj elŝutebla de antaŭ kelkaj tagoj. Carland kaj Andy troviĝas en kaverno, el kiu ili ne kapablas eliri. Dume, la malica plano de Murdock progresas danke al mistera maŝino. xn--esperao-tgb.net/bitlibroj/ca... 001 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 16/11/2025Nevalidaj voĉdonoj: unu homo voĉdonis multajn sinsekvajn fojojn por unu sola serio («Astérix et Obélix, le Combat des chefs», kiu ja sukcesis malgraŭ tio). Tiuj voĉdonoj estis dekalkulitaj. Se vi volas iom saboti balotadon, almenaŭ faru malpli evidentan provon! 020 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 16/11/2025🗳️La voĉdonado finiĝis! Post la dekalkulo de nevalidaj voĉdonoj, oni povas diri ke 109 homoj —aŭ kontoj— partoprenis. Venkis «Grimm Meisaku Gekijou», «Over the Garden Wall» kaj «Astérix et Obélix, le Combat des chefs». Tri serioj, ĉiu el malsama lando (Japanio, Usono, Francio). 151 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 31/10/2025La lastaj 6 epizodoj de «Skubi-Du! Kompanio Mistero» publikiĝis antaŭ nelonge. Eksciu la veron pri la junuloj, kiuj malaperis en la kavernoj de Kristalogolfeto 20 jarojn antaŭe! www.youtube.com/watch?v=25Ze...youtube.comSkubi-Du! Kompanio Mistero | Epizodoj 21-26 | Antaŭfilmo (Esperanto)YouTube video by Esperaĵo 010 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 31/10/2025«Carland Cross», de Oleffe kaj Grenson, estas la perfekta komikso por ŝatantoj de detektivoj kaj supernaturaĵoj. Ĝis nun, 4 el 7 libroj estas legeblaj/elŝuteblaj: «La golemo», «La dosiero de Carnarvon», «Tunelo» kaj «Mistero en Lago Ness (unua parto)». xn--esperao-tgb.net/bitlibroj/ca... 120 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 31/10/2025En «La vampiro» de John William Polidori, junulo nomata Aubrey ekkonas misteran nobelon, kiu tre facile delogas homojn de la ĝusta vojo. Ĉu li estas la sola, kiu rimarkas tion? xn--esperao-tgb.net/bitlibroj/la... 110 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 31/10/2025🎃Feliĉan Halovenon! «La alia flanko» (The Other Side) estas noveleto de Eric Stenbock nun legebla en Esperanto. Post «La vampiro» en oktobro 2024, ni nun publikigas unu plian Halovenecan rakonton. La kovrilo jam malkaŝas la intrigon iomete, ĉu ne? xn--esperao-tgb.net/bitlibroj/la... 1123 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 20/08/2025📚Ĉi-vendrede publikiĝos «Carland Cross #4: Mistero en Lago Ness. 1-a parto» en nia retejo. 032 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 19/06/2025📚«Carland Cross #3: Tunelo» publikiĝos la 20-an de junio (ĉi-vendrede). Carland kaj lia helpisto ekesploras la malaperon de multaj masonistoj. Kiel tio povas rilati al la ĥimeraj konstruprojektoj de inĝeniero, kiu forpasis en brulego antaŭ dek jaroj? 062 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 30/04/2025Pli da informo pri la procezo de dublado (paĝoj 235-237) interl.amu.edu.pl/interlingvis... 020 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 30/04/2025La filmo, gajninta unu Oskar-premion en 1982, rakontas pri Hendrik Höfgen, teatra aktoro en Germanio, kiu devos elekti inter idealoj kaj vivo post la balota venko de nazioj. Kaj ĝi kaj «En Eŭropo ie» estis dublitaj de hungara aktoraro, tradukitaj de Imre SZABÓ kaj reĝisoritaj de Istvan VAJDA. 241 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 30/04/2025🎬Antaŭ monatoj ni komencis projekton restaŭri/serioze eldoni du filmojn, kiuj estis dublitaj en Esperanton inter 1987 kaj 1988. La pasintan vendredon finfine aperis «Mefisto», kun 1080p-a bildkvalito kaj subtekstoj transskribantaj la Esperantan dialogon, faritaj de ni.xn--esperao-tgb.netMefisto – Esperaĵo 173 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 11/04/2025🏺Publikiĝis «Carland Cross #2: La dosiero de Carnarvon», la dua volumo de la komiksoserio. Carland kaj lia helpisto Andy esploras misteran ripozdomon, kiu estas ligita al sekto rekreanta la antikvajn egiptajn ritojn de enbalzamigo. Sed kio estas la celo de tio, kaj kial la sektanoj parolas germane?xn--esperao-tgb.netCarland Cross #2: La dosiero de Carnarvon 3105 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 08/04/2025Aldonaĵoj al nia katalogo en Aprilo! 🏺«Carland Cross #2: La dosiero de Carnarvon». Dua volumo de la komiksoserio. [Ĝi publikiĝos la 11-an de aprilo] 🎭«Mefisto». 1981-a longfilmo dublita en EO, kun subtekstoj kongruaj kun la parolado, prezentita en 1080p. [Ĝi publikiĝos la 25-an de aprilo] 173 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 15/02/2025▶️Antaŭfilmo de la tria volumo (epizodoj 9-13) de «Skubi-Du! Kompanio Mistero». La epizodoj jam spekteblas kaj elŝuteblas ĉe nia retejo. youtu.be/HiGF3Rwr4IQ?...youtu.beSkubi-Du! Kompanio Mistero | Epizodoj 9-13 | Antaŭfilmo (Esperanto)YouTube video by Esperaĵo 184 0
Reposted by EsperaĵoEsperanto-Asocio de Britio @esperanto.org.uk · 03/02/2025Ni bedaŭras ekscii pri la morto de nia membro, kaj unu el la grandaj esperantistoj de la lasta duonjarcento, Renato Corsetti. Ni funebras kaj kondolencas. esperanto.org.uk/news/charity... 1197 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 29/12/2024📚«Carland Cross #1: La golemo» jam estas legebla kaj elŝutebla ĉe xn--esperao-tgb.net/bitlibroj/ca... Nebulplenaj stratoj, aŭtaj persekutoj, malhelaj kriptoj kaj vivantaj statuoj... Bona maniero fini la jaron, ĉu ne? 083 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 25/12/2024🎄Feliĉan Kristnaskon al ĉiuj festantaj!✨ Paĉjo Kristnasko alportis novan aspekton al ni! Nia retejo refasoniĝis (kun malhela etoso) por disradii pli seriozan/modernan aspekton, kiu similas tiun de aliaj famaj elsendfluejoj, ĉar tion celas ni: esti alirebla fluo de libroj, filmoj, komiksoj ktp. 192 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 16/12/2024BluĈielo malpliigas la bildkvaliton, sed la paĝoj legeblos multe pli klare en la retejo aŭ kiel PDF-elŝutaĵo. Jen komparo: 020 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 16/12/2024Kreita de M. Oleffe kaj O. Grenson, ĉi tiu komiksoserio rakontas pri Ŝerlokeca detektivo Carland Cross kaj lia metilernanto Andy White. Ili esploras supernaturaĵojn, ĉi-okaze ili postiros mortigan golemon, kiu serĉas fragmentojn de malnova manuskripto. 📥Krom legebla, ĝi estos elŝutebla kiel .pdf 151 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 16/12/2024Hieraŭ estis la tago de Esperanta libro, hodiaŭ ni anoncas unu plian aldonon al nia retlibraro: «Carland Cross»! Franca komiksoserio enhavanta 7 volumojn. La unua («La golemo», 45 paĝoj) baldaŭ publikiĝos komplete, antaŭ la jarfino. Jen la unuaj kvar paĝoj: 173 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 08/12/2024Estis kelkaj tre kuraĝigaj kaj afablaj komentoj en la retejo, sed pro retproblemo en januaro ili malaperis kaj ne eblis retrovi ilin. Se vi volas, lasu vian recenzon/komenton tie! 050 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 08/12/2024🎉Ekzakte antaŭ unu jaro publikiĝis «Via Nomo», la esperantlingva versio de la animea filmo «Kimi no Na wa/Your Name», kiu kunigis la fortojn de dudeko da homoj. Feliĉan datrevenon al ĝi! Ĝi elŝuteblas kaj spekteblas ĉe xn--esperao-tgb.net/filmoj/via-n... 32410 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 01/12/2024Ni jam aldonis ligilon al la retejo kiel provizoran «legitimilon». Tiu ligilo (la blua papilio) portos onin al ĉi tiu BluĈiela konto. 041 0
Esperaĵo @xn--esperao-tgb.net · 01/12/2024Saluton, BluĈielo! Jen la oficiala konto de esperaĵo.net. Se vi ne konas nin, Esperaĵo estas senprofita retejo, kiu publikigas kaj legaĵojn kaj aŭdvidaĵojn. Pro teknikaj problemoj ni ankoraŭ ne havas la konfirmitan tenilon/heliknomon, sed espereble ni havos ĝin baldaŭ. 1177 0