Vanege @vanege.bsky.social · 23/08/2026Kiam eksterteranoj vidas ke ni ankoraŭ uzas la Anglan #esperanto #memeo 000 0
Vanege @vanege.bsky.social · 15/08/2026Mi ne ŝatas AI-bildojn sed afero kiu estas eĉ pli danĝera por Esperantujo estas la normaligo de malafableco kaj malrespekto. Homoj interagas Twitter-ece kvazaŭ estas normale insulti homojn pro ajna ago aŭ vidpunkto, sen ajna provo estas komprenema aŭ kompreniga. 140 4
Vanege @vanege.bsky.social · 01/08/2026"Esperanto havas nur 16 regulojn" *malfermas gramatik-libron* 696 paĝoj #esperanto #memeo 0196 19
Vanege @vanege.bsky.social · 23/06/2026Mia "hejmo" en Bluesky. Ĉu mi sekvas tiujn kontojn? Ne. Ĉu mi interesiĝas pri tiu temo? Ne. Ĉu mi ŝatas legi tian mesaĝon? Ne. Kiel oni forigas tion? Mi ankoraŭ ne sukcesis igi Bluesky ĝuebla por mi. 210 2
Vanege @vanege.bsky.social · 27/05/2026Amuza parto. Mi pensas simile de la firmaoj kiuj ne volis dungi min. Se firmao ne volas dungi min, ĝi ne kapablas taksi valoron, do ĝi ne meritas min. #AcidajVinberoj #KreduMinSinjorino 010 1
Vanege @vanege.bsky.social · 27/05/2026#KreduMinSinjorino plenas je tia amuza rakonteto. Mi tre ŝatas ĝin (mi legis nur 10% de ĝi ĝis nun). Jen la parto kie la titolo unue aperas. 130 3
Vanege @vanege.bsky.social · 27/05/2026#KreduMinSinjorino malsukcesis je la defio "Ne mencii Esperanton en Esperanto-libro" 020 2
Vanege @vanege.bsky.social · 25/05/2026La plej bela alfabeto laŭ mi (novtifinaĥa). Kio estas via plej ŝatata skribsistemo? 120 2
Vanege @vanege.bsky.social · 25/05/2026"ĝi estas ne latina sed pliĝuste… latrina" mdr, mi reuzos ĝin eo.wikisource.org/wiki/Pa%C4%9... 010 1
Vanege @vanege.bsky.social · 14/12/2025> Februaro 2026 [...] Tiun tagon la katalogo de Vinilkosmo (plejpartego de la esperanta muziko) malaperos de ĉiuj muzikplatformoj kiel Spotify, Deezer, Jutubo, Apple Music ktp. #EsperantoMuzikoApokalipso #Esperanto 063 6
Vanege @vanege.bsky.social · 05/11/2025Ŝajne DeepL komprenas "ri" sed ĝi ofte sentas sin devigita elekti genran pronomon kiam ĝi tradukas al la Angla (uzante genrajn stereotipojn). Eble ĝi simple estas trejnita por ne ofendi malamantojn de genroneŭtra pronomo. 050 5
Vanege @vanege.bsky.social · 05/11/2025La angla afiŝo estas pli nova sed havas pli da upoj. Ŝajnas ke legantoj de /r/Esperanto ne vere povas legi Esperanton. Aŭ simple ke por sukcesi en Reddit, oni bezonas aldoni bildon. 150 5
Vanege @vanege.bsky.social · 04/11/2025DeepL nun subtenas Esperanton. Ankoraŭ estas plibonigindaĵoj sed la rezulto estas certe multe pli bona ol Google Translate. (Multe malpli da inventitaj vortoj.) 072 7
Vanege @vanege.bsky.social · 03/11/2025Tia afero ĉiutage montras al mi ke Discord ne estas kompetente programita. 000 0
Vanege @vanege.bsky.social · 11/04/2025Mi ŝategas uzi Playwright. Aŭtomatigi ĉion en la interreto estas kiel esti sorĉisto kaj estro de armeo samtempe. 010 1