Sign in

iiinova is part of the Atmosphere — an open, public network where you own your identity.

Bonapineo

@bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy
15 followers 0 following 60 posts

Esperanto 🟩⭐️ | Andaluzio 📍 Lerni, praktiki kaj diskonigi la internacian lingvon. Pli bone daŭrigi malrapide ol denove ĉesi 🌉 bridged from ⁂ esperanto.masto.host/@bonapineo, follow @ap.brid.gy to interact

PostsRepliesMedia
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 03/10/2026
Multe da laboro, malmulte da Esperantujo 🥺
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 30/09/2026
Ĉu temas nur pri mi, aŭ ĉu la nombro da afiŝoj sur ĉi tiu esperanta servilo signife malpliiĝis lastatempe?
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 29/09/2026
😥 sezonoj.ru/2026/09/miavivo
sezonoj.ru
Mia Vivo fermiĝos je la fino de la jaro
En marto 2026 Mia Vivo estis haltigita de la servila servo pro la kiomo da uzo de la komputilaj rimedoj. Post 10 tagoj la problemo estis solvita, per forigo de pluraj ne tiel necesaj funkcioj. Tiel la retejo reiĝis al normala stato. Mi ricevis novan averton pri la sama problemo: “Mia Vivo uzas tro da komputilaj rimedoj”. Ĉi-foje la servila servo ne haltigis la retejon, sed ĝi postulas ke mi malmultigu la uzadon. La problemo tamen estas, ke ĉio ĉi estas la rezulto de la grandiĝo de Mia Vivo. Kvankam MV ne plu estas tiel populara kiel je la komenco, ĝi bezonas pli kaj pli da rimedoj por zorgi la ĝisnunajn datumojn. Mi jam pagas por la plej bona servo ebla, sed tio baldaŭ ne plu sufiĉos. La servila servo estas relative malmultekosta, kaj tio ebligis min eĉ krei Mia Vivo per mia lima budĝeto. Sed ĉar la servila servo ne ofertas pli bonan servon eĉ kontraŭ pli da mono, mi havas nur tri alternativojn: 1. Serĉi alian servilan servon kaj transdoni ĉion tien. Kosto por transdono ne estas malmulta, sed pli grave, taŭga servilo por niaj nuntempaj kaj estontaj bezonoj kostas almenaŭ kvaroble ol la nuna. Mi ja ricevis mondonojn por la sekvaj du jaroj, sed tio ne sufiĉos eĉ por unu, eĉ se mi povus transdoni ĉion senkoste. Mi certe povas peti pli da mono de vi, la membroj, por daŭrigi la retejon, sed ĉar la mondonoj, kune kun la aktiveco, pli kaj pli malmultiĝas, mi devas esti preta pagi por ĉion mem. Mi simple ne havas tian monon kaj tio faras ĉi tiun alternativon nerealeca. 2. Transdoni Mia Vivo al esperanta asocio, kiu havas la necesajn lerton, monon kaj rimedojn. Tio estas mia prefera elekto, sed ne estas multaj organizoj kiu plenumas la tri kondiĉojn. La plej grandaj neniam montris multe da intereso pri Mia Vivo. Ili ne eĉ respondis al miaj antaŭaj proponoj por kunlaboro. Mi tial dubas ke la E-movado havas la volon savi la retejon. Mi ĝojas se mi estas malĝusta pri ĉi tio, sed mi ne atendas miraklon. 3. Fermi la retejon. Dum 8 jaroj, realigi kaj prizorgi socian retejon por la esperantistaro estis mia revo kaj pasio (unue per Nubo, due per Mia Vivo), malgraŭ la granda kaj longtempa laboro kaj la multaj defioj kaj stultaj misoj. Mia Vivo neniam fariĝis “la interreta Esperantujo”, sed por multaj homoj, ĝi fariĝis loko por amikiĝi, diskuti kaj por montri siajn vivojn, malgraŭ la multaj aliaj alternativoj. Ĉiuj retejoj havas apartajn etosojn. Ankaŭ Mia Vivo, kaj tio evidente tiris certajn homojn al uzi MV kiel la ĉefan socian retejon. Tio ĝojigis min, kaj tio estas la plej granda fonto pri mia malĝojego pro la situacio. Mi plejkore dankas vin por via ĉeesto! Sen vi, Mia Vivo estus nenio! La nuna plano estas fermi la retejon je la fino de la jaro, antaŭ ol mi devos pagi la sekvajaran koston por la plej multekosta servilo. Tio devas doni al vi sufiĉe da tempo ne nur por konservi ĉiujn konservindajn aferojn kiel bildojn kaj tekstojn, sed pli grave por doni al viaj amikoj la informojn por malperdi la kontakton. Pri la donita mono: mi intencas redoni ĉiom, kiom ne estis jam uzata por la jaro 2026. Mi mesaĝos vin kiam mi finkalkulis la sumon. Kun granda amikeco kaj danksento, **Johannes Genberg** Fonto: https://www.miavivo.net/?status/1-1-1790244787/ **Abonu “La Ondon de Esperanto”** por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm **La Ondo de Esperanto en Telegramo** : t.me/esperanto_news Vizitoj 59
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 19/09/2026
Antaŭ kelkaj tagoj estis la datreveno de la morto de JRR Tolkien, lingvisto, instruisto kaj aŭtoro de la Mastro de l Ringoj. Dum sia vivo li konis, lernis kaj verkis en Esperanto kaj pri Esperanto. Tolkien estas unu el la plej influaj kaj amataj verkistoj de la dudeka jarcento kaj la Mastro de […]
esperanto.masto.host
Original post on esperanto.masto.host
101 1
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 18/09/2026
Ĉu vi scias kiel oni nomas ŝin en Esperanto? 📲 vm.tiktok.com/ZN86uRCW5
100 1
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 12/09/2026
#Esperanto estas tre facila lingvo
102 2
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 12/09/2026
TikTok estas kurioza socia reto. Mia lasta filmeto pri 'kiel oni diras...' havas ĝis nun pli ol dudek sep mil spektojn, pli ol 500 ŝatojn kaj 30 komentojn. Ŝajnas ke homoj tre ŝatas ĉi tiun tipon de filmeto, en kiu oni komparas vorton en Esperanto kaj ĝian tradukon en la hispana, la katalana, la […]
esperanto.masto.host
Original post on esperanto.masto.host
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 11/09/2026
Jam malfermiĝis la enskribiĝo por la Esperanto-kursoj de UNED. En 2023 mi faris la kurson A2. Mi pensas, ke mi enskribos min ĉiujare en la kurson B1. Eble...
Afiŝo de UNED/HEF pri la Esperanto-kurso: Ĉu vi volas paroli lingvon sen limoj?' — facila, internacia, neŭtrala. Info: esperanto.es
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 11/09/2026
Unu amiko trovis mian TikTok-kanalon. Surprize li diris al mi: "Mi vidis filmeton de vi. Vi parolis strangan lingvon, ŝajne strangan rumanan dialekton 😆
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 29/08/2026
Hieraŭ mi atingis pli ol 100 sekvantojn ĉe TikTok. Por mi, la nombro ne estas grava, sed mi estas feliĉa, ĉar mi denove faras enhavon en Esperanto de malpli ol unu monato, kaj ŝajnas ke homoj ŝatas ĝin. Certe, la evoluo de la TikTok-kanalo iagrade […] [Original post on esperanto.masto.host]
010 1
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 28/08/2026
🎉 La video de hieraŭ fariĝis la plej spektata de la tuta kanalo ekde mi revenis al TikTok: pli ol 9.500 spektoj kaj pli ol 100 ŝatoj. Ĝi apartenas al la serio Kiel oni diras, kie ĉiu video komparas kiel oni diras vorton en Esperanto kaj aliaj lingvoj. Se ĝi plaĉis al vi aŭ vi volas vidi la […]
esperanto.masto.host
Original post on esperanto.masto.host
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 24/08/2026
Se vi ŝatas flagojn kaj la sciencon, kiu studas ilin, vi bonŝancas: jen nova numero de VENTO, la sola revuo pri vexilologio en Esperanto, eldonata en Andaluzio 💚🤍💚 Vi povas legi kaj elŝuti ĝin ĉi tie. www.esperanto.ac/vento
esperanto.ac
VENTO | Andaluzia Esperanto
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 22/08/2026
Kiel vi nomus homon, kiu kreas filmetojn por TikTok? 🤔 Mi kreis ĉi tiun enketon por scii, kiun vorton vi uzus por nomi tian homon. 🗳️ Voĉdonu en la enketo kaj poste skribu en la komentoj: ĉu vi uzus alian vorton? Se jes, kiun? Kaj se vi konas aliajn esperantistojn, kiuj povus havi opinion pri […]
esperanto.masto.host
Original post on esperanto.masto.host
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 21/08/2026
Mi reeldonas ĉi tiun malnovan videon pri tri malmulte konataj novlatinidaj helplingvoj: Latino sine Flexione, Lingua Franca Nova kaj Interlingua — kvankam Interlingua nun estas iom pli konata. Ni scias, ke Esperanto ne estas la sola konstruita lingvo, kaj ni ankaŭ scias, ke ĝi estas la plej bona […]
esperanto.masto.host
Original post on esperanto.masto.host
001 1
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 20/08/2026
Miaj esploroj pri SAT malkovras al mi interesajn aferojn 😆
100 1
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 20/08/2026
Ĉu vi konas SAT? 🌍🚩 En la unua epizodo de ĉi tiu nova serio mi parolas pri Sennacieca Asocio Tutmonda, organizaĵo de laboristaj esperantistoj kun pli ol jarcento da historio. Laborista movado, sennaciismo, Esperanto… kaj eĉ la PIV! 📖 🎧 Nova Minuto en Esperanto prestocast.com/bonapineo/10
prestocast.com
10. Al kio mi aliĝas? - SAT
Minuto en Esperanto — Episode 10
022 2
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 20/08/2026
Somero kaj #Esperanto estas sinonimoj por mi😆 Mi profitas la pli grandan libertempon por repreni prokrastitajn Esperanto-planojn. Ĉi-jare: - Mi aranĝis mian ĉeeston en sociaj retoj - Mi donis novan impeton al la podkasto - Mi revenis al TikTok per nova konto, ĉar ne eblis reakiri la malnovan - […]
esperanto.masto.host
Original post on esperanto.masto.host
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 18/08/2026
Ĉu vi scius diri, kie Esperanto iam estis oficiala lingvo? 👀 Nu, jen ĝi: malgranda teritorio inter Belgio kaj Germanio, kiu ekzistis nur 104 jarojn — kaj dum kelkaj tagoj ĝi eĉ estis la unua Esperanto-ŝtato en la mondo. Malnova filmeto, sed la historio de Moresnet ankoraŭ plaĉas al mi 😅 […]
esperanto.masto.host
Original post on esperanto.masto.host
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 14/08/2026
Hodiaŭ mi komencas novan serion de mia min-podkasto. Mi longe pensis pri aliĝo al iu Esperanto-asocio, kaj decidis paroli pri tio ĉi tie. Mi pensas, ke tio povas esti interesa por aliaj homoj, kiuj eble ankaŭ pensas aliĝi oficiale al la movado. Almenaŭ tion mi esperas […]
esperanto.masto.host
Original post on esperanto.masto.host
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 10/08/2026
RE: mastodon.social/@ksenik_eo/11705609… Bone, se Ksenik diras, mi faras 😂. Mi revenis al TikTok! Nuntempe mi kreis la konton, kaj eble baldaŭ mi denove alŝutos filmetojn. 👉 www.tiktok.com/@bonapineo.denove
mastodon.social
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 08/08/2026
Nia rilato ne fartas tre bone nun
Ne forlasu ĉi tiun kvarjaran rilaton

Jam pasis 141 tagoj de post via lasta leciono

KOMENCU VIAN LECIONON
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 06/08/2026
Mi aĉetis domajnan nomon. Kial? Mi ankoraŭ ne scias. Sed nun ĝi estas mia.
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 02/08/2026
Mi ĉiam diras "mi volas pli paroli Esperanton sed mi ne havas tempon" aŭ "Mi ŝatas Esperanton, sed mi ne trovas manieron por praktiki ĝin" ktp. Sed mi ĉiam finas kreante aferojn. Nu, jen kanalo ĉe WhatsApp, se vi preferas konekti tie. whatsapp.com/channel/0029VbCwrp2DJ6…
whatsapp.com
Bonapineo
Follow Bonapineo's WhatsApp Channel. Mia Esperanta kanalo. Nur por praktiki, plibonigi mian nivelon kaj daŭre lerni Esperanton. 🔗 https://linktr.ee/bonapineo. Get the latest updates directly on WhatsApp.
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 01/08/2026
Mi fine spektis ‘Avatar 3’. Unu historio, unu konflikto, tri filmoj. Nu, kio estas la esperanta traduko de ĉi tiu filmo? Avataro?
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 31/07/2026
Saluton! Mi kreis Linktree-paĝon por listigi ĉiujn miajn sociajn retojn kaj projektojn. Vi povas sekvi ĝin ĉe ĉi tiu ligilo. linktr.ee/bonapineo
linktr.ee
bonapineo Official: Instagram | Linktree
Ĉu ni parolu?
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 26/07/2026
Feliĉan Tagon de Esperanto! Jen mia malgranda kolekto de libroj en Esperanto.
Jen mia malgranda kolekto de libroj en Esperanto.
011 1
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 15/07/2026
Saluton al ĉiuj! Kiel vi fartas? 😉 De longa tempo mi ne skribis ĉi tie sed mi provas trovi novajn manierojn por praktiki Esperanton. Hodiaŭ mi kreis novan kanalon en Telegram, kie mi metos ligilojn al miaj Esperanto-projektoj (blogo, podkasto...). Ĉu mi povos daŭrigi ĝin vivanta? Ni vidos! […]
esperanto.masto.host
Original post on esperanto.masto.host
010 1
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 31/03/2026
Jen mia nova projekto: Minuto en Esperanto, eta podkasto en la internacia lingvo. prestocast.com/bonapineo/1
prestocast.com
1. Saluton!
Minuto en Esperanto — Episode 1
083 8
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 29/03/2026
Morgaŭ mi komencos novan etan projekton :-)
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 26/03/2026
Nova aĉeto por mia esperanta biblioteko
002 2
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 22/03/2026
✏️ Esperanto kaj mi. Dimanĉa artikolo. bonapineo.writeas.com/esperanto-kaj…
bonapineo.writeas.com
Esperanto kaj mi Mi ne memoras, kial mi komencis lerni Esperanton. Mi jam konis la internacian lingvon, kiel oni konas la nomon de la ĉefurbo de Svislando, Brazilo aŭ Kartvelio. Estis la somero de 2022. Pro iu kialo mi esperantiĝis. Dum kelkaj semajnoj mi rigardis multajn filmetojn en YouTube, kaj mi pasigis horojn kaj horojn en Vikipedio legante pri Esperanto, ĝia historio, la movado, esperantidoj, Esperantujo… Mi pensis pri tio kelkfoje, sed mi ankoraŭ ne scias. En septembro mi decidis lerni Esperanton serioze. Mi jam lernis per la kurso de Duolingo, kaj mi volis ion pli. Mi enskribis min en kurson A2 ĉe UNED (Nacia Universitato de Distanca Edukado). Tiuj monatoj estis mia plej intensa esperanta periodo. Mi malfermis konton en Mastodon kaj komencis TikTok-kanalon por fari filmetojn en Esperanto, por praktiki kaj diskonigi la internacian lingvon. Mi multe lernis, sed la vivo malhelpis. Mi enskribis min en B2-kurson kaj provis daŭrigi la kanalon, sed tio ne eblis. Dum la sekvaj monatoj mi kabeis. Foje mi denove faris iun lecionon en Duolingo aŭ skribis kelkajn afiŝojn en Mastodon. Sed mi kabeis. Kaj poste mi revenis, ĉar mi volis esti esperantisto, sed mi ankoraŭ ne parolas bone. Kion fari por ne ripeti la eraron kaj denove forlasi nian lingvon? Mi ne scias. Momente mi penas havi ĉiutagan kontakton kun la lingvo por daŭre lerni ĝin: legi novaĵojn, spekti filmetojn, viziti sociajn retejojn… Mi ankaŭ pensas pri aliĝo al esperanta asocio. Mi ne memoras kiam mi ekkonis Esperanton, sed mi scias, ke mi volas esti esperantisto.
100 1
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 22/03/2026
"Saluton! Mi bezonas konsilon. La tradukilo de Google estas tre malbona, kaj mi jam enuiĝas. Oni ankaŭ povas uzi ChatGPT, Le Chat, Claude kaj aliajn artfaritajn intelektojn, sed kiun reta-tradukilon vi uzas?"
210 2
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 21/03/2026
🇫🇷 Macron anoncas sian novan nuklean aviadilŝipon, France Libre, kiu anstataŭigos la Charles de Gaulle en 2038 Francio estas, klare, la sola eŭropa lando kaj unu el la malmultaj en la mondo, kiu ĉiam komprenis, ke dependi de Usono en strategiaj sektoroj estas eraro. Ĉu temas pri programaro […]
esperanto.masto.host
Original post on esperanto.masto.host
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 19/03/2026
Mi ankoraŭ pripensas ĉu aliĝi al la esperanta asocio en mia lando aŭ ne. Mi ne scias, kial mi havas tiom da duboj, sed mi ja havas.
050 5
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 18/03/2026
🏀 Estas malfacile esti fervorulo de Sacramento Kings. Mi spektis la matĉon kontraŭ San Antonio Spurs hodiaŭ kaj... Alia malbona ludo, alia malfacila sezono, alia jardeko por forgesi... #NBA
011 1
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 17/03/2026
Longa labortago hodiaŭ...
021 2
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 15/03/2026
📝 Esperanto sukcesis, Mia unua (eta) artikolo en Esperanto write.as/bonapineo/jes-esperanto-su…
bonapineo.writeas.com
Esperanto sukcesis. Jes, Esperanto sukcesis. Ĝi ne venkis, sed tamen sukcesis. Tiu aserto povas surprizi, ĉar en tradiciaj amaskomunikiloj oni ofte parolas pri Esperanto kiel pri “morta lingvo” aŭ “malsukcesa projekto”. Sed mi ne konsentas. Vere, Esperanto ne fariĝis la internacia lingvo, kiun Zamenhof imagis. Tamen mi pensas, ke ĝi sukcesis. Unue, ĉar pli ol 140 jarojn poste oni ankoraŭ parolas ĝin. Ekzistas muziko, retpaĝoj, kaj originala kaj tradukita literaturo. Multaj homoj komencas lerni ĝin ĉiutage. Pro tio Esperanto estas viva lingvo. Due, ĉar Esperanto evoluas. Ĝi ŝanĝiĝas laŭ la uzo de homoj. Por mi, kiu studis filologion, tio estas nekredebla afero por planita lingvo. Ekzemple, la preskaŭa malapero de la sono ĥ aŭ la apero de la sufikso iĉ-. Ĉu Zamenhof atendis tion? Mi ne scias. Sed unu afero estas klara: lingvo, kiu vivas kaj evoluas, ne povas esti malsukcesa.
130 3
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 14/03/2026
Saluton al ĉiuj, feliĉan sabaton! Hieraŭ mi kreis konton ĉe mia vivo. Kial? Mi ne scias. Por kio? Mi ankaŭ ne scias 😂
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 13/03/2026
Mi malkovris, ke ChatGPT scias konversacii en Esperanto 😬
100 1
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 11/03/2026
Hieraŭ mi revenis al Safari. Mi uzas la ekosistemon de Apple de antaŭ pli ol dek kvin jaroj kaj ĝi estis mia retumilo dum longa tempo. Sed antaŭ kelkaj monatoj mi volis provi iun alternativon. Mi uzis Firefox dum multaj monatoj, Brave dum kelkaj semajnoj... Sed mi revenis. La forto de la […]
esperanto.masto.host
Original post on esperanto.masto.host
020 2
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 10/03/2026
Hodiaŭ mi prenis mian aŭton el la riparejo. En Kordovo, iu decidis ĵeti ŝtonon kontraŭ la fenestro. Mi ne povis tiel cirkuli, mi loĝas 300 kilometrojn malproksime, estis festotago, do... Preskaŭ du semajnoj da atendo ĝis la asekurkompanio alportis la aŭton kaj la riparon en la riparejo 😬
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 07/03/2026
Saluton al ĉiuj, jen mia unua mesaĝo post longa tempo. Kvankam mi ŝatus esti ĉi tie pli ofte, skribante kaj komunikante en Esperanto, mi havas tre malmulte da tempo kaj laboro okupas tro multe da ĝi. Sed mi serĉas manieron havi Esperanton pli ĉeestanta en mia vivo. Eble mi aliĝos al asocio el […]
esperanto.masto.host
Original post on esperanto.masto.host
010 1
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 04/12/2025
Hodiaŭ kvar de decembro estas la nacia tago el Andaluzio. En ĉi datreveno ni festas la grandajn mobilizadojn, en kiu preskaŭ du milionoj da andaluziaj postulis pri iliaj politikaj rajtoj kaj pri la aŭtonoma registraro.
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 16/10/2025
mia nova aĉeto
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 21/09/2025
La 21-an de septembro 1937: La Hobito de J.R.R. Tolkien estis publikigita. La libro rakontas pri hobito Bilbo Baginzo kaj lia vojaĝo kun dek tri gnomoj por rekuperi ilian trezoron de drako Smaug. Ĝi vendiĝis pli ol 100 milionojn da ekzempleroj kiel unu el la plej venditaj libroj de ĉiuj tempoj.
063 6
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 14/09/2025
🏀 Germanio venkas Turkion kaj estas justa ĉampiono de la #Eurobasket2025. Gratulon!
010 1
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 07/09/2025
🏀 Alia granda surprizo en la #eurobasket2025. Kartvelio venkas Francion kaj pasas al la kvaronfinalo!
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 07/09/2025
🏀 Granda surprizo en la #eurobasket2025. Hieraŭ Serbio perdis kontraŭ Finnlando. Nekredeble! Por mi, la finnoj estis unu el la plej interesaj teamoj, sed Serbio estis la granda favorato. Kio okazos nun?
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 04/09/2025
🏀 Hispanio perdis kontraŭ Grekio kaj finas sian partoprenon en la #eurobasket2025. Estas la fino de ciklo.
000 0
Bonapineo @bonapineo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy · 03/09/2025
Saluton al ĉiuj el la andaluza parlamento
000 0